Estimataj, por tiuj, kiuj ne povos vojaĝi al UK en Kubo la internacia OSIEK-konferenco en la refreŝiga Harz-montaro estos bona alternativo. Jam multaj homoj el pluraj landoj aliĝis (NL, GR, CH, HU, DE, FR, BE)!
Ĉeftemo: Kial Esperanto estas revolucia lingvo?
ALIĜILO:
Vi ŝparos, se vi aliĝos ĝis la 30-a de aprilo 2010: 100 eŭroj, 50% rabato por gejunuloj sub 26 jaroj, handikapuloj, 30% por samadresa kunulo de la aliĝinto. Pli da informoj sur la aliĝilo.
Bonvenon en somero!
Zsofia Korody, Peter Zilvar kaj lokaj organizantoj